Esperanta Civito

La KCE-Komitato kunvenis en Berno

Dum sia ordinara kunveno hieraŭ en Berno la Komitato de Kultura Centro Esperantista aprobis unuanime la plenumon de diversaj gravaj programeroj.

Rilate al la Asocio de Lingvotestistoj Eŭropaj, la Komitato konfirmis la teamon kiu, rotacie, okupiĝas pri la partopreno en ALTE-aranĝoj: temas pri gec-anoj Elisabeth Amstad (se en ĝermanlingvaj landoj), Marie-France Conde Rey (se en Francio kaj jarkonference), Perla Martinelli (se en Iberio aŭ Italio), Giorgio Silfer (aliloke kaj jarkonference). Ili ĉiuj kunvenos en Ĉaŭdefono 17 majo 2015, kune kun aliaj LTSEC-ekzamenantoj, por studa tago pri LTSEC.

Estis formulita la unua listo de kunlaborantoj por JARTE, Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, okazonta en Ĉaŭdefono dum somero 2017, kadre aŭ aparte de lnternacia Junulara Kongreso, jam invitita de KCE. Parte ili koincidas kun la organiza komitato de ARTE, planata en Budapeŝto tuj post la Universala Kongreso 2016, zorge de Fajszi Amika Rondo. La sekretario de KCE, sen. Anna Bartek, ekzemple okupiĝos pri la Facebook-paĝo de ambaŭ.

La Komitato aprobis la domflegadon realigotan en primtempo-somero 2015 kun la koncerna budĝeto, kaj la principan kalendaron de la deĵorontoj en 2015/16. Apud la jam rutinaj deĵorantoj, oni antaŭvidas novan, italinon loĝantan nuntempe en la Kanariaj Insuloj.

La venonta ordinara kunveno estas kunvokita al Ĉaŭdefono, 16 majo 2015.

[HeKo 572 2-B, 10 mar 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0585 s s