Esperanta Civito

Kie plej stumblis Fabrício Valle


Post tuta jaro kaj duono eblas taksi la profesiecon de Fabrício Valle, la (ĉef)redaktoro de la revuo "Esperanto", posteno kiun okupis Paul Berthelot, Hector Hodler, Edmond Privat, Reto Rossetti... O quantum mutatus ab illo!

Grandparte lin juĝis jam liaj dungintoj (la Estraro de UEA, pli specife prezidanto Mark Fettes), kiuj meze de septembro 2014 riproĉis "interalie"
a) la postprovlegan korektadon de lingvaj kaj tajperaroj,
b) la ĵurnalisman traktadon de movade gravaj temoj;
c) la komunikadon de klara, informita, kaj inspira bildo pri la strategia evoluo de UEA.

La punkto c) estas iom surpriza, ĉar la strategio de UEA laŭ multaj ne ekzistus entute, do kiel eblus "klara, informita kaj inspira bildo" pri la nenio?

Tamen s-ro Valle mem havas propran ideon pri Esperantio, pli-malpli similan al tiu de la meteora fenomeno Flávio Rebello: la sagacaj estus la entreprenistoj, kaj ni devus konfidi al ili (ekzemple al László Szilvási) la gvidon de la movado (kiu? Szilvási estis la afergvidanto de la hungara landa asocio, provu enketi ĉe HEA pri liaj profesieco kaj kompetento). Se prisilenti la fakton ke entreprenismo kaj demokratio tre malofte kongruas (teorie nur en kooperativoj), la atuto de la entreprenismo estus la kapablo komunikadi.

Sed ĝuste tie Fabrício Valle stumblis plej peze. Li kreis blogon, por pli bone interrilati kun la legantaro: kompleta fiasko -- ĝi apenaŭ funkciis, kaj arigis nur sesdek ok subtenantojn. Li promesis preskaŭ ĉiutagajn komunikojn tra alia retejo -- kaj la promeso praktike estis la sola komuniko. La revuo "Literatura Foiro" proponis al li intervjuon pri la kultura kaj literatura partoj de "Esperanto": li entuziasme promesis, sed neniam respondis al la demandoj -- unusola redaktoro inter kvin kontaktitaj de c-ano Carlo Minnaja. Ni silentu pri lia informoplukado, por redakti la kongresan kurieron en Bonaero. Kaj tiel plu...

Valle ŝajnas "komercisto" sen kapablo aŭ/kaj tempo por komunikadi: grava handikapo, se oni volas vendi ion, kaj precipe surmerkatigi sin mem. Sed en tio li ne estas sola, inter niaj "entreprenismaj" guruoj.

[HeKo 572 7-A, 26 mar 15]

S-ro  Paweł Fischer-Kotowski komentarias:
Ĉar la UK ĉi-jare estos eĉ pli grava evento ol kutime, mi esperas, ke ĝi ne restos nerimarkita de Fabrício Valle, la redaktoro de la revuo Esperanto. Ĉu en 2015 la septembra numero denove estos prikongresa, kiel antaŭe, male ol pasintjare, kiam la sudamerika redaktoro apenaŭ donis spacon al la sudamerika UK? Aŭ ĉu en septembro Valle ne plu redaktos la oficialan organon de UEA kaj la legantoj ne plu restos sen bazaj informoj pri la asocia vivo?
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0783 s s 
  Total: 0.0917 s s