Esperanta Civito

Literatura Foiro 274 kun kovrilo pri Endre Ady


La akurate aperinta aprila numero 2015 de "Literatura Foiro" (274) dediĉas sian kovrilon al la hungara poeto Endre Ady, kadre de la atento al la aŭtoroj kiuj enmetis esperant(ist)on en sian verkon. Ady dediĉis interesan elzeviron, "Hungara problemo" al nia lingvo kaj ĝiaj uzantoj, en Parizo 1906. Giorgio Silfer tradukis lian tekston kaj verkis apartan eseon pri "Endre Ady kaj la aliaj: esperanto por hungara progreso".

Gerrit Berveling uverturas per sia poemo "En la grandurbo", dum la reviziita esperantigo de "Ponto super Drino" de Ivo Andric premieras per la plej fama fragmento. Aktualeco tuŝas la komiksan arton, per la reagoj de la desegnistoj dum la internacia festivalo de Angulemo, laŭ raporto de Marie-France Conde Rey.

Zlatoje Martinov raportas pri la lingva kolokvo de KCE en Ĉaŭdefono kaj publikigas la unua referaĵon: "Frazeologio kiel pruvo de esprimriĉeco de lingvo" de Sabine Fiedler. Tradukarto enfokusiĝas en eseo de Zdravko Seleŝ,

Carlo Minnaja memoras pri la vivo kaj verko de Ito Kanzi, sed ankaŭ recenzas poemaron de Nicola Ruggiero, "La kanto de l' korvo", kaj "Ilustrita frazeologio" de Sabine Fiedler kaj Pavel Rak.

En sia kinrecenzo Giorgio Silfer kompare okupiĝas pri du filmoj kies protagonistinoj estas Alzheimer malsanaj: la franca "Memori pri la belaj aferoj" kaj la usona "Ankoraŭ Alica". En Usono restas pastro Leif Nordenstorm, per faka studo pri mormonoj. Dum Fabrizio Pennacchietti kondukas al Arabio, esplorante eventualan fonton de Dekamerona novelo.

Vinko Oŝlak konkludas sian zamenhofologian eseon "Kosmopolitoj kaj uranopolitoj", dum Sara Spanò recenzas la romanon "Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ?" kaj Julian Modest proponas sian lastan novelon "La revo de Vaska".

La dumonata revuo "Literatura Foiro", organo de Esperanta PEN-Centro, atingis la 46an jaron. Ĝin ĉefredaktas c-ano Zlatoje Martinov, posedas eldonas administras LF-koop. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 573 5-B, 19 apr 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0815 s s 
  Total: 0.0949 s s