Esperanta Civito

"Historio de la esperanta literaturo" enpaĝigata


Kooperativo de Literatura Foiro ĝojas informi ke "Historio de la esperanta literaturo", kies aŭtoroj estas ĝiaj kooperantoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, estas finverkita kaj enpaĝigata. Zorge de kooperantino Perla Martinelli pretiĝas la kovropaĝo, dum d-ino Laura Paccagnella teknike helpas por la enhavo. La livero al la presmaŝino okazos en ĉi tiu monato.

Kompare kun pli fruaj anoncoj (ekzemple HeKo 336 9-B) la verko kreskis al ĉirkaŭ 800-paĝa volumo en formato B5, inkluzivanta ankaŭ du antologiajn partojn (poezie kaj proze). La planita literatura kritiko de 1887 ĝis 1993 (pri kiu responsas ambaŭ aŭtoroj) okupas 49 ĉapitrojn, dum la superrigardo al la postaj du jardekoj (pri kiu responsas nur Carlo Minnaja) ampleksas pliajn kvin ĉapitrojn. Enestas ankaŭ kelkcento da bildoj.

La menciitaj laboris sen honorario kaj sen tantiemo, por ke la kostoj estu pli malaltaj kaj la fina prezo pli alirebla al la ĝenerala publiko. Antaŭmendoj jam eblas, por individuoj kiel por libroservoj: certe konvenas rekte sin turni al la eldonejo por atingi rabaton, kiu eĉ pli altus ol la kutima revendista, se interkonsentita antaŭ ol 30 junio 2015. La adreso de LF-koop estas: CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds, Svislando; <lf-koop@@esperantio.net> (nur unu @). Eblas ankaŭ fari donacon por kunfinanci la eldonon.

Prezentoj de la verko, kun fizika ĉeesto de ambaŭ aŭtoroj, estas planataj en Lillo, en kaj ekster la Universala Kongreso.

[HeKo 574 1-B, 2 maj 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0553 s s