Esperanta Civito

Walter Zelazny pri Zamenhof en Budapesto

Ne temis pri la fama prozopopeo de Sándor Szathmári en "Budapesta ekzameno", sed pri la sukcesa literatura kafejo organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, hieraŭ vespere ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko.

Prof. d-ro Walter Zelazny, post enkonduko de d-ro György Nanovfszky, prezentis la esperantlingvan varianton de sia sociologia kaj historia verko pri la inciatoro de nia lingvo. Li aparte emfazis la konflikton inter la patro kaj la filo, ĉu religie (ateisto la unua, dikredanto la dua) ĉu politike (caristo la unua, homarano la dua).

Signife interesa estas la kontrasto inter la elitisma koncepto pri lingvo instruado ĉe Marko, kaj la efektive klasa koncepto cce Lazaro Ludoviko (kvankam li neniam uzis tiun difinon), por lingvo lernebla de la amasoj. Sen. Zelazny substrekis ankaŭ la rektan linion kiu de la idealoj de Zamenhof kondukas rekte al la Esperanta Civito.

Fine de la literatura kafejo prof. Iván Bujdosó anoncis la ĵusan festlibron okaze de la 60a datreveno de prof. Tamás Gecsö, ĉe ELTE-universitato. Ĉe la venonta literatura kafejo (18 junio 2015) gastos prof. Giorgio Silfer, kiu prezentos la teatro-ĉapitrojn de la eldonata "Historio de la esperanta literaturo", kies aŭtoro sen. Silfer estas, kune kun c-ano Carlo Minnaja.

[HeKo 575 3-B, 22 maj 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0370 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0637 s s 
  Total: 0.1006 s s