Esperanta Civito

Esperant(i)o en la fokuso de mondkongresa malfermo

Feminisma Esperanta Movado ricevis apartan atenton okaze de la malfermo de la ĝenerala Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj, hodiaŭ en Smirno/Izmir, laŭ specifa invito de la prezidanto, s-ino Cosima Schenk.

Prezenton pri FEM kaj ĝia agado kadre de Esperantio faris c-inoj Marie-France Conde Rey (franclingve) kaj Perla Martinelli (angle). Ili emfazis komence, ke "Esperanto kaj IKV estas samaĝaj, kaj ne hazarde naskiĝis samtempe la unua feminisma internacio kaj la lingvo por paco kaj dialogo. Dum sia pli ol jarcenta historo ambaŭ subjektoj multe evoluis: la ĉefa karakterizo por esperanto estas ke ĝi fariĝis la vivanta lingvo de vivanta komunumo."

La FEM-delegacio klarigis ke tiu komunumo estas "transnacia diaspora minoritato, kie speguliĝas problemoj kaj universalaj kaj specifaj". Pri la unuaj sufiĉas "konsideri la grandan nombron da mizoginaj proverboj, en esperanto same kiel en ĉiuj lingvoj"; pri la duaj estas rimarkinda "la manko de virinoj en la plej gravaj organismoj, ekde la Akademio ĝis la ĉefaj internaciaj neregistaraj organizoj, kun la laŭdinda escepto de la Esperanta Civito", prezidata ĝuste de sen. Conde Rey.

Pri la esperanta feminismo, ĝi evoluis paralele al la pacifismaj idealoj: FEM, fondita en 2004, aldonis al tio la prioritatojn de la Pekina (1995) kaj Novjorka (2000) konferencoj. La ĉefa prioritato estas la "komuna fronto kontraŭ perforto, kies viktimoj estas la virinoj, en ĉiu socio. Ni certas ke Internacia Konsilio de Virinoj estas la taŭga reto por progresi tiudirekte", konkludis niaj reprezentantinoj, kies interveno vekis grandan pozitivan intereson.

[HeKo 575 7-B, 31 maj 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0587 s s