Esperanta Civito

Aktiva foruma sesio en Stokholmo


Naŭ establoj fizike partoprenis, per delegitoj aŭ/kaj observantoj, la ordinaran sesion de la Forumo de la Esperanta Civito, hodiaŭ matene en Stokholmo, sub la prezido de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey.

La Forumo pritraktis la proponon de direktivo pri la financoj de la Kortumo, kiu estas tamen submetenda al plia forumokonsulto. Estis decidite, ke la definitiva teksto estos submetata al la atento de la Kortumo, por eventualaj rimarkoj antaŭ la fina baloto.

La Forumo aprobis unuanime rezolucion kiu donas la aŭspicion al Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, okazonta en Budapeŝto (aŭgusto 2016) respektive en Ĉaŭdefono (aŭgusto 2017). La aŭspicio implicas financan kaj organizan subtenon.

Kadre de direktivo Zavadlav (pri eksteraj rilatoj) la Forumo esprimis sian aprezon pri la kresko de la legacioj kaj la diversigo de ilia funkcio, specife por subsidueco en la federala sistemo de la Civito.

[HeKo 576 2-C, 26 jun 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0566 s s