Esperanta Civito

Tri utilaj fakaj asocioj en HdE 2239

En tri gravaj internaciaj neregistaraj organizoj nia lingvo estas tre respektata: PEN Internacia, Naturamika Internacio, Internacia Konsilio de Virinoj -- pri ili endas paroli pli multe. Tial la numero 2239 de "Heroldo de Esperanto" (6 : 2015) dediĉis al ili detalan analizon en sia unua paĝo.

En la postaj paĝoj HdE pritraktas demandojn plej aktualajn por la esperanta mondo: kio estas okazanta en kaj ĉirkaŭ Unesko? Kial la mondo ignoras la situacion en Burundio? Pri kio jubileas Monda Organizo pri Sano? Kiel disvolviĝas la justica povo en Esperantio?

Eblas informiĝi pri: lingva festivalo apud Moskvo kaj progresoj en Maroko; literatura kafejo kun sen. Walter Zelazny en Budapeŝto, kies Zamenhof-libron Francisko Degoul recenzis; la "tutmonda" kolokvo de ILEI en Neŭŝatelo; no[va lingvo ekestis en Brazilo; helpo de KCE por didaktiko en Afriko.

La trisemajna informa gazeto pri la esperanta mondo estas redaktata de gec-anoj Anna Bartek, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, kun ĉi-numeraj kontribuoj de c-anoj Mushosi Birindwa, Francisko Degoul, Armando Zecchin. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 576 7-B, 10 jul 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0603 s s