Esperanta Civito

Minnaja kaj Silfer en Lillo pri sia verko

"Historio de la esperanta literaturo" premieris en Lillo, nialingve dum la Universala Kongreso kaj franclingve en la ĉarma kadro de Librairie Internationale.

Dum UK la prezenton faris c-ano Carlo Minnaja, danke al invito de prof. Humphrey Tonkin, dum la premiado de Belartaj Konkursoj. Per adekvata bildaro li enkondukis la ĉeestantojn al la enhavo de la verko.

C-ano Giorgio Silfer sukcesis panorami jarcenton da originala literaturo en dek ok minutoj, franclingve. Sekvis interesa debato kun la publiko.

Plia prezento estas planata venontsemajne dum la Internacia Junulara Kongreso.

(HeKo 577 6-B, 30 jul 15)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0398 s s 
  Total: 0.0532 s s