Esperanta Civito

Mandirola nova prezidanto de TEJO


Ĉu finiĝis hodiaŭ en Wiesbaden la pola sezono en Tutmonda Esperantista Junular-Organizo, post rekta konfronto inter Lukasz Zebrowski kaj Michael Boris Mandirola?

Ili ambaŭ kandidatis al la posteno de prezidanto: la unua esprimis labormetodon pli orientitan al la preparo de la decidoj kaj al la ratifado de la preparitaj, dum la dua sin proponis kun metodo de "malpli estra kaj pli ekstra" estraro, do teorie pli komitat-envolva.

Necesis du sekretaj voĉdonoj por elekti la novan prezidanton: la ĵus patriĝinta Zebrowski avancis Mandirolan 10 kontraŭ 9 en la unua (kun sep inter sindetenaj kaj nevalidaj); sed en la dua la 27-jara italo atingis la plejmulton per 14 voĉoj el 25 (nur 8 por Zebrowski, ĉi-foje).

La Komitato, spite al propono de la elekta komisiono (por okopa estraro), jam antaŭe decidis ke la gvida organo por 2015-17 konsistu nur el kvin personoj. El naŭ kandidatoj kelkaj anoncis tiam retiriĝon, ĉu por aktivi nur kiel komisiito, ĉu pro aliaj kaŭzoj; interalie retiriĝis la kandidato al la posteno de ĝenerala sekretario, Tobiasz Kubisiowski, sed nur post la malsukceso de sia samlandano (kiu restas ekster la estraro entute). Tio malfermis la vojon al rusino, Arina Osipova. La unusola kandidato kiel kasisto, Cédric Marchal el Belgio, estis tuj elektita, dum la konkuro por la restantaj du postenoj (unu el ili por vicprezidanto, laŭ posta interna decido de la estraro) vidis la sukceson de latinamerikaninoj: Ariadna García Gutierrez el Kubo kaj Juliana Evandro el Brazilo. Ĉiu baloto estis sekreta kaj demokratia.

Kun estraro pli roza ol kutime, sed nur kvinopa, evidente la laboro disdoniĝos ankaŭ al la komisiitoj kaj aliaj aktivuloj. Sed eblos novaĵoj en la venontjara kongreso, sur pola tero (Krakovo).

[HeKo 578 1-A, 4 aŭg 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0646 s s 
  Total: 0.0789 s s