Esperanta Civito

Tago de la Pakto: la tempo laboras por ni

Enirante hodiaŭ sian dekokan jaron de ekzisto, la Pakto por la Esperanta Civito karakteriziĝas kiel tre stabila dokumento: dum dek sep jaroj fakte ĝi ricevis nur unu modifon, en 2008, ĝuste jardekon post la lanĉo de la Pakto.

La tri celoj de la Pakto estis realigitaj ene de la unuaj tri jaroj: la promulgado de la Ĉarto de Sabloneto, 2 junio 2001, enkondukis novan epokon. Dum tiu nova epoko, du gravaj novaĵoj karakterizas la aplikon de la Pakto mem.

La unua estas la delegoj al difinitaj paktintoj pri la realigo de la celoj preskribitaj en diversaj direktivoj: tiel al KCE estis konfidita la plenumo de direktivo Muhlemann (2006), pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, ekzemple. Tiun sistemon ekde 2008 parte imitas Universala Esperanto-Asocio, funkcianta kiel eksterlanda giĉeto de hungara ŝtata institucio.

La dua estas la aliĝo de novaj, transnaciaj establoj aktivaj kaj en kaj ekster Esperantio, kun du referencaj tegmentaj organizoj: ekzemple Esperanta Naturamikaro (2010), kuplita kaj al la Pakto kaj al Naturfreunde International.

Ekster Eŭropo la ekspansio de la Pakto iĝis rimarkinda en Afriko, kun entute ses aliĝintoj, inkluzive de tri landaj asocioj (en Eburio, Kamerunio, Niĝerio). Tiun ekspansion grandparte klarigas la fakto, ke afrikanoj serĉas fidindajn partnerojn en la nordo, kaj la Esperanta Civito konfliktas kun neniu el ili; dum aliaj realaĵoj, specife UEA, mem selektas laŭ si fidindajn partnerojn en la sudo, kaj per tiu selektado ĝi konfliktas kun afrikanoj.

La manko de konfliktoj unuflanke, kaj la draste malboniĝinta situacio aliflanke, trovas klarigon en la malsamaj organizaj filozofioj de la Civito kaj de UEA. Dum la Pakto spegulas la principojn de federismo, UEA aplikas striktan centralismon, kun hierarkia modelo kiun afrikanoj ne akceptas, aŭ akceptas tiel longe kiel ili estas subvenciataj: temas do pri speco de novkoloniismo, tute ne kongrua kun la principoj en la Pakto.

Estas ankoraŭ relative longa la vojo al la ĝenerala konsciiĝo pri la supereco de nia organiza filozofio, kompare kun la centralisma. Sed la tempo laboras por ni.

(Giorgio Silfer, Vickonsulo "ad acta")

[HeKo 578 8-C, 10 aŭg 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0584 s s