Esperanta Civito

"Literatura Foiro" 276 pri J. R. R. Tolkien


La akurate eldonita numero 276 de "Literatura Foiro" (aŭgusto 2015) dediĉas la kovropaĝon al John Ronald Reuel Tolkien: kvankam la aŭtoro de "La Mastro de la Ringoj" neniam uzis esperanton aŭ kreis apartan figuron de esperantisto en sia verkaro, lia sinteno favora al nia lingvo kondukis al interesa eseo "Filologo pri esperanto" (1932), analoge al la elzeviro de Endre Ady (1906). Eseo de c-ano Giorgio Silfer esploras la efektivajn rilatojn inter Tolkien kaj nia lingvo(komunumo), kaj artikolo de c-ano William Auld pri la elfa lingvo (1998) kompletigas la panoramon.

C-ano Zlatoje Martinov realigis la unuan longan intervjuon al la aŭtoroj de "Historio de la esperanta literaturo". Ili respondas interalie pri la graveco de la diversaj ĝenroj, la valoro de la suplementaj antologietoj, la rolo de la kvindek paĝoj da Referencoj, la raŭmisma metodo aplikita al literatura analizo.

Poezie, la numeron markas la reveno de Gonçalo Neves per la uvertura "Nun mi volus", la rememoroj de Nicolino Rossi pri la traduko de "La doloro" de Giuseppe Ungaretti en 1975, kaj premiitoj de la konkurso EKRA.

Proze, la aŭgusta numero proponas tradukon de c-ino Marie-France Conde Rey el Maurice Druon (1918-2009), anekdoton de Craig Brown pri James Joyce kaj Marcel Proust (per la traduko de c-ino Perla Martinelli) kaj originalan rakonton de c-ano Julian Modest.

Francisko Degoul, Leif Nordenstorm kaj Armando Zecchin kontribuas al zamenhofologio kaj al la profundigo de la hebrea kulturo per diversaj artikoloj, dum interlingvistiko reliefas danke al la debato pri la prelego de Christer Kiselman okaze de la ĉi-jara lingva kolokvo de KCE. La sepa arto ĉeestas per recenzo de Giorgio Silfer pri "La humiligo" de Al Pacino.

Riĉa bukedo da librorecenzoj, kun Sara Spanò pri "Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado", Perla Martinelli pri "Arne, la ĉefido", Zlatoje Martinov pri "De Sicilio al Sicilio", Julian Modest pri "La korto".

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĝi aperas jam la 46an jaron sinsekve kaj estas la organo de Esperanta PEN-Centro. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 579 1-B, 15 aŭg 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0579 s s