Esperanta Civito

Renovigitaj lokaloj de KCE


Danke al la kontrakto inter KCE kaj Fondumo Pro Esperanto kiel regio de nemoveblaĵoj apartenantaj al paktintaj establoj, la teretaĝo de la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono (flanko de la kursoĉambroj) estis ĵus renovigita.

Sub la direkto de la prokuristo de FPEF kaj interkonsente kun la KCE-Komitato, s-ro Raúl Doda, membro de Esperanta Naturamikaro kaj kunlaboranto de FPEF, bonvole sanigis gravan problemon de akvoenfiltrado, forigis malnovan strukturon, rearanĝis nigran tabulon, farbis murojn kaj fenestrojn, plibonigis la elektran sistemon, prizorgis diversajn detalojn. Li intervenis ankaŭ en aliaj etaĝoj.

La Komitato de KCE aprobis la ĵus finitan renovigadon kaj komisiis al FPEF plu prizorgi la domflegadon pere de la sama volontula faklaboristo, kun specifa projekto pri la tuta fenestraro de la Domo, en 2016.

Samtempe FPEF bondeziras al sia kunlaborinto c-ano Marek Bamberski, elmigranta al alia mondoparto, sukceson kaj prosperon.

(HeKo 579 6-B, 30 aŭg 15)


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0568 s s