Esperanta Civito

Nova sidejo por la Orienta Legacio


La Orienta Legacio de la Esperanta Civito havos baldaŭ novan sidejon, situontan en la ambasada kvartalo de Budapeŝto.

La nuna adreso Üllöi út 101.III.2 restos valida nur por la fondumo Fajszi Amika Rondo. La nova estos komunikita kune kun la invito al la inaŭguro.

La necesajn demarŝojn plenumis ĉi-semajne la Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Giorgio Silfer.

Dum sia restado en Budapeŝto li prizorgis ankaŭ kontaktojn kun la teatro kie okazos Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, komence de aŭgusto 2016, kun la Landa Fremdlingva Biblioteko kaj kun diversaj kunlaborantoj, inkluzive de du novaj stabanoj. El ili la pli juna staĝos ĉe la Esperanto-Domo en Svislando jam la venontan monaton.

(HeKo 580 2-C, 10 sep 15)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0581 s s