Esperanta Civito

Malkreskas la Internacia Tarifaro de LF-koop por 2016


Kooperativo de Literatura Foiro malaltigas je preskaŭ 10% la Internacian abontarifon (IT) de siaj periodaĵoj por 2016, bazitan sur la svisa franko:

Konsekvence:
Literatura Foiro (6 numeroj): pasas de 54,00 CHF al 50,00 CHF
Heroldo de Esperanto (17 numeroj): pasas de 58,00 CHF al 53,00 CHF

Tio signifas relativan stabilecon en la eŭrolandoj:
Literatura Foiro: pasas de 44,00 EUR al 45,00 EUR
Heroldo de Esperanto: pasas de 48,00 EUR al 49,00 EUR

En la ceteraj landoj, la bazo por la kalkulo restas la svisa franko.
Kiuj havas/petas la esperantan civitanecon, tiuj rajtas je rabatoj (de 33% ĝis 66%), konforme al la kontingentoj de la Monda Banko.

LF-koop ne plu produktos la revuon "Femina", kiu apartenas al Feminisma Esperanta Movado kaj plu aperados en virtuala eldono. La dek jarkolektoj de la revuo (kompletiĝos ĉi-jare la deka) estos aparte mendeblaj po 36,00 CHF aŭ EUR jare (kvar numeroj).

La kajeroj de "Homarane" estos daŭre mendeblaj po 27,00 CHF aŭ EUR, sed ne aboneblaj kiel periodaĵo.

Por pliaj detaloj: lf-koop ĉe esperantio.net, CP 928 - CH-2301 La Chaux-de-Fonds. Vidu ankaŭ apartan HeKomunikon de FEM.

(HeKo 580 6-B, 19 sep 15)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0555 s s