Esperanta Civito

Esperanta kandidato por la Nobel-premio


La Esperanta PEN-Centro referendumis inter siaj membroj pri la eventuala kandidato al la Nobel-premio pri literaturo. El la selektita kvino (Marjorie Boulton, Miguel Fernández Martín, István Nemere, Giorgio Silfer, Spomenka Ŝtimec) du verkistoj ricevis tri, respektive ses voĉojn. Ĉi-lasta, akceptinte la proponon, estos kandidatigita por 2007. Laŭ pli frua interkonsento, por respekti kiel eble plej skrupule la regularon de la Nobel-premio, la nomo de la kandidato estos publike diskonigita nur post oktobro.

La Esperanta PEN jam decidis apogi la kandidatecon de Umberto Eco, kiu estis indikita de pluraj membroj. Siavice, Vinko Oŝlak (prezidanto en fino de mandato) proponis ankaŭ Alojz Rebula, slovenan verkiston.

Rebula naskiĝis 1924 en slovena vilaĝo apud Triesto. Li estas emeritita licea profesoro pri latina kaj malnovgreka lingvoj, grava kultura aganto en la vicoj de slovena etno en Triesto, elstara katolika pensulo, apartenas al la pinto ne nur de en Triesto estiĝinta sed ĝenerale slovena literaturo kaj faras kun sia samurbano kaj same gravega verkisto Boris Pahor (kies romano "Pilgrimo" ekzistas ankaŭ en esperanto) klasikan duopon de la tuta slovena literaturo. Alojz Rebula publike kelkfoje agnoskis al esperanto ĝian lingvan normalecon kaj egalvaloron kaj ghian efektivan funkciadon. Lia ĉefverko estas la ampleksa romano "V Sibilinem vetru" (En la vento de Sibilo), kiu ludas en Mediteraneo tempe de la romia imperiestro Marko Aŭrelio. Temas pri juna "barbaro", kiun romiaj legioj kunprenis el orienteŭropaj regionoj kaj lin venigis ĝis Romo, kie komenciĝis lia romanenhava vojo. Dum fantaziriĉaj intrigoj li renkontas kaŝkristanojn kaj mem troviĝas survoje fariĝi unu el ili, sed la aŭtoro ne venigas lin plene ĝis tiu stadio. La romano, kvankam antikvepoka, tamen respegulas politikajn, kulturajn, religiajn kaj literaturajn trajtojn de la subjugoslavia kaj subkomunisma Slovenio en la jaroj 1945-1966: ja la libro aperis en la jaro 1967 en Labako (Ljubljana).

Pri Alojz Rebula kaj nia lingvo oni povos legi en "Literatura Foiro" n-ro 226 (aprilo 2007).

[HeKo 322 2-B, 26 jan 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0480 s s 
  Total: 0.0624 s s