Esperanta Civito

Jubilea "verda vespero" en KCE

Kultura Centro Esperantista invitas al speciala "Verda vespero", 20 novembro 2015 en la Esperanto-Domo de Svislando.

La stabo kaj apogantaro de KCE festos la oran jubileon de la esperantiĝo de la nuna prezidanto, prof. Giorgio Silfer, kadre de la prezento de la ĵusa represo de "Historio de la esperanta literaturo", verkita kun prof. Carlo Minnaja, kaj jam mendebla ĉe la libroservo de la kulturcentro. Je la okazo la kunaŭtoro esprimos apartan publikan dankon al kolego Humphrey Tonkin, pro la subteno de li donita al la disvastigo de la libro, kaj dum UK kaj poste.

La festoto eklernis nian lingvon aŭtodidakte, en Milano meze de oktobro 1965. Li jam partoprenis la inaŭguron de la nuna sidejo de KCE en Ĉaŭdefono, en junio 1975: do ankaŭ lia rilatado kun KCE situas en jubilea jaro, ne ora (kvindeka) sed smeralda (kvardeka)...

"En mia familio neniu viro vivis pli ol sepdek jarojn; sed pro amo al esperanto mi estas tiel maldelikata kontraŭ avoj, onkloj, patro, frato, kuzoj, ke mi (lasta pretervivanto el vira sekso) promesas biologie kabei nur post tiu limdato" laŭ sia tipa memironio promesas c-ano Silfer.

[HeKo 584 6-B, 5 nov 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0566 s s