Nia retagentejo informos pri eŭropaj institucioj
De tempo al tempo HeKo informas pri novaĵoj el la eŭropaj institucioj, nome Eŭropa Unio kaj Konsilio de Eŭropo. Tiu sporada servo iĝos regula ekde la venontaj tagoj, se la vickonsulo pri informado, sen. Julio Herrero, aprobos projekton submetitan al lia atento fare de la Okcidenta Legacio ekde ĉi-semajne aktiva en Bruselo.
Laŭ tiu projekto, al la tri informokategorioj en HeKo (C por la civitaj instancoj, B por la paktintoj, A por alies komunikoj) aldoniĝos kvara, indikita per E. Temos pri gazetaraj komunikoj preparitaj de la legacio, kun almenaŭ semajna kadenco.
Tiu estas unu el la tri unuaj projektoj pri kiuj eklaboras la legacia stabo. Pli da detaloj en baldaŭa dekreto de la Konsulo.
[HeKo 585 3-C, 17 nov 15]