Esperanta Civito

Du aŭtoroj en unu persono: Nemere kaj Moretti


Du aŭtoroj en unu gastis ĉe la literatura kafejo 19 novembro 2015 en Budapeŝto, organizita de Fajszi Amika Rondo ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro. Temis pri c-ano István Nemere kaj la itale nomata Melissa Moretti. Kiel eblas tiu dualismo?

La hungara verkisto rakontis ke pluraj legantoj de liaj libroj demandis lin, ĉu li povus verki ankaŭ "amromanojn". Li akceptis la defion, kaj ĝis nun publikigis jam sepdek kvar titolojn en la ĝenro "roza literaturo", sed sub virina pseŭdonimo: Melissa Moretti.

Ĉu vivanta modelo aŭ simple fantazia personeco? Nemere/Moretti respondas ke ŝi ekzistas nur en fantazio, kaj ĉio okazanta en la libroj povas nur hazarde havi ion komunan kun reala persono, escepte de István Nemere mem. Sed ankaŭ en lia kazo efikas ia virtualo: li ja priskribas virinajn sentojn, sed kiel viro kiu fakte ne povas sperti la samajn emociojn.

Ĉu la virinoj de Melissa Moretti analogas al la Venecio de Donna Leon? La usona inventintino de komisaro Brunetti estas legebla en dudek tri lingvoj, sed ŝi malpermesas tradukojn al la itala, ĝuste ĉar ŝi konscias ke ŝia Venecio reprezentas tute stereotipecan realon. Nemere almenaŭ trovas legantinaron en la hungara, dum Donna Leon dekomence rezignis pri la itala legantaro.

La atenta kaj nombra publiko de la literatura kafejo fine fariĝis simpatia Nemere-klubo, kun dediĉoj sur libroj alportitaj de la ĉeestantoj (plejparte venintaj de ekster Budapeŝto). La vesperon enkondukis c-ano György Nanovfszky, prezidanto de FAR. Organize helpis c-inoj Anna Bartek kaj Klára Szabó.

(HeKo 585 6-B, 21 nov 15)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0614 s s