Esperanta Civito

Geaktoroj lernas esperanton en Andaluzio

Sukcesa realigo de la ĵusa intensiva A-kurso, organizita de Esperanta Naturamikaro en la Esperanto-Domo de Malago, 24-28 novembro 2015. Laŭ propra metodo, bazita sur la Ekzercaro de la Fundamento, instruis prof. Giorgio Silfer.

"La klaso konsistas el maksimume kvin personoj, kaj la kurso daŭras kvin sinsekvajn tagojn, po tri horoj matene" klarigas c-ano Silfer. "La rezultoj estas brilaj: eĉ la lingve malpli dotitaj personoj konvinkiĝas pri la facileco de esperanto, efektive komprenas kaj ankaŭ paroletas fine de la kurso."

Ĉi-foje partoprenis la intensivan kurson ankaŭ du geaktoroj rezidantaj en Malago: Pedro Carrillo kaj Therese Bauer. Ili lernis nian lingvon interalie por roli en la unuakta dramo "La butiketo de l' juvelisto", kies premiero estas planita en Budapeŝto dum ARTE (Arta Renkonto Transnacia en Esperanto) en aŭgusto 2016.

La provoj komenciĝos venontsemajne. Oni esperas ke la koncernatoj formos propran ensemblon: almenaŭ la nomo jam pretus -- Teatro de la Vego (laŭ la strato kie situas la Esperanto-Domo).

[HeKo 586 2-B, 28 nov 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0372 s s 
  Total: 0.0529 s s