Esperanta Civito

Johano Strasser en la kovrilo de LF 278


Daŭrigante sian prezenton de verkoj kie esperanto aŭ esperantisto rolas, ofte el gravaj aŭtoroj kiel Isabel Allende aŭ Paulo Coelho, "Literatura Foiro" dediĉas la kovrilon de la decembra numero 2016 al "Der Klang der Fanfare" (La sono de l' fanfaro), la unua romano de Johano Strasser, germanlingva verkisto naskita en Nederlando el internacia esperanta paro. La libron pritraktas Vinko Oŝlak kaj Giorgio Silfer, per traduko de fragmentoj kaj per nelonga eseo.

La aktualecon tuŝas Zlatoje Martinov, per traduko el la ĵusa Nobel-laŭreatino Svetlana Aleksijeviĉ, kaj Giorgio Silfer per rakonto inspirita de la ondego da azilpetantoj en Eŭropo: "La popolo de la formikoj".

La redakcio inaŭguras serion de eseoj pri la balkana prozo, per la moderna aŭtoro Zahari Karabaŝliev. Sed la balkana prozo ĉeestas ankaŭ per longa eseo de Davor Klobuĉar pri la tradukoj de "La morto de Smail-Agao Ĉengiĉ".

Originala prozo aperas per premiero de ĉapitro el la lasta romano de Trevor Steele, ankoraŭ aperonta.

Pri religio kaj filozofio oni ofte legas en LF: ĉi-numere komparo de Francisko Degoul pri grava detalo en Biblio kaj Korano, kaj teksto de Armando Zecchin pri la plej fama laŭdo de Francisko el Asizo.

Carmel Mallia regalas la publikon kaj per la uvertura poemo kaj per la dua parto de siaj rememoroj, sed la Mediteraneo inspiris ankaŭ Nicolino Rossi por la eseo "Mitoj kaj legendoj pri la vulkano Vezuvo".

La sepa arto ĉeestas per recenzo de Renée Triolle pri la estona filmo "Ventokruciĝo", dum pliajn recenzojn proponas Carlo Minnaja (pri la posteuma romano de Clelia Conterno Guglielminetti), Zlatoje Martinov (pri la poemaro de Dimitrije Janiĉiĉ), Julian Modest (pri la lasta novelaro de István Sigmond).

Massimo Acciai fermas la numeron per planlingvistika artikolo.

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro c-ano Zlatoje Martinov; asista redaktoro: c-ino Perla Martinelli. Provekzemplero aŭ abono mendebla ankaŭ tra nia redakcio. La revuo kompletigas per la numero 278 sian 46an jarkolekton: ĝi aperas senpauze ekde 1970.

[HeKo 587 9-B, 16 dec 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0772 s s 
  Total: 0.0945 s s