Esperanta Civito

La ensemblo de La Vego por nova teatro

Naskiĝis en Andaluzio nova teatra stabo ludanta en esperanto: la ensemblo de La Vego, laŭ la nomo de la strato kie situas la Esperanto-Domo en Malago.

La ensemblo konsistas momente el tri virinoj kaj du viroj: Therese Bauer, Esther Diego, Perla Martinelli, Pedro Carrillo kaj Giorgio Silfer. Ĉi-lasta lanĉis la iniciaton por fine surscenigi sian trilogion: "La butiketo de la juvelisto", "La njorin' de l' malaperinto" kaj "Varma lineo".

La geaktoroj lernis esperanton dum la lasta intensiva kurso en Malago.

La premiero de la trilogio estas planita en Budapeŝto 3 aŭgusto 2016, okaze de la unua Arta Renkonto Transnacia en Esperanto.

La ensemblo de La Vego jam revas pri dua teatraĵo: "Kvarteto" de Ronald Harwood.

[HeKo 588 1-B, 17 dec 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0543 s s