Esperanta Civito

Eklaboras KCE-komisiono pri afrika didaktiko


C-anoj Mushosi Birindwa (Burundio), Koffi Doumegnon, Koffi Gbeglo (Togolando) kaj Giorgio Silfer (Eŭropo) kunsidis hodiaŭ en Lomeo pri la projekto de Kultura Centro Esperantista ellabori didaktikon pri esperanto pli konvenan por afrikanoj.

La komisiono, al kiu aliĝas ankaŭ aliaj afrikaj geinstruistoj, fiksis unuan paŝon: ĝi redaktos iom post iom ekzemplan frazaron por klarigi regulojn.

Tiel, se temus pri la movo al loko, verŝajne en Eŭropo plej taŭgus la ekzemploj: Li veturas Parizon (al Parizo) de Varsovio / Li migris Budapeŝton (al Budapeŝto) de Ĝenevo. En ili estas menciitaj kvar plej gravaj urboj en la esperanta historio. En Afriko, eblus aldoni: Li vojaĝis de Buĵumburo al Lomeo.

La ekzempla frazaro utilos poste por ekzercaro aŭ alia lernolibro por afrikanoj.

[HeKo 588 3-B, 19 dec 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0578 s s