Esperanta Civito

Heroldo en januaro 2007


La populara trisemajna informa gazeto pri la esperanta mondo eniris sian 83an jarkolekton. La unua numero (2099 laŭvice) proponas eksterordinaran donacon en la tria paĝo (la kultura): la tuta rakonto "La ĵaro" de la Nobel-laŭreato Luigi Pirandello, per la traduko de prof. d-ro Carlo Minnaja.

La unua paĝo enhavas ĉefartikolon de sen. Giorgio Silfer okaze de la Monda Tago de la Migrintoj. Frunta artikolo estas dediĉita al la ĉeesto de Esperantio en la Monda Socia Forumo en Najrobo. Apudas la informoj pri la rezultoj de la elektoj por la Senato, kaj ŝultraj artikoloj pri UK 2009 (ĉu en Moskvo?) kaj IJK 2007 en Hanojo.

La gazeto raportas pri la jarfinaj aranĝoj en la germana Esperantio kaj pri multaj interesaj novaĵoj. Interalie, en la dua paĝo sen. Perla Martinelli klarigas per trafa skemo sian distanciĝon el la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. En ok gravaj punktoj, kiuj koncernas precipe la labormetodon, ŝia pozicio diferencas de la propono formulita en la Akademio.

Gravaj komunikoj aperas ankaŭ en la rubriko dediĉita al Kultura Centro Esperantista. Pliaj rubrikoj, inkluzive de krucvorta enigmo kaj de la prezento pri la nova numero de "Le Monde diplomatique", en esperanto kompletigas la kvaran paghon.

"Heroldo de Esperanto" estas posedata, produktata kaj administrata de LF-koop depost dek plenaj jaroj. Eblas aboni per mesaĝo tra la redakcio de HeKo.

[HeKo 322 6-B, 31 jan 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0482 s s 
  Total: 0.0618 s s