Esperanta Civito

Esperantologia klerigo dum la Afrika kongreso


Post tri Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj (Lomeo 2005, Buĵumburo 2008 kaj 2011) kaj unu Esperantologia Semajnfino en Dakaro 2007, prof. Giorgio Silfer denove gvidis klerigajn studgrupojn en Afriko, ĉi-foje kadre de la okazanta 6a Afrika Kongreso de Esperanto.

Dum du tagoj c-ano Silfer enkondukis al la historio de nia lingvokomunumo kaj de ĝia kulturo. Tiucele li uzis specifajn paĝojn el "Heroldo de Esperanto" (kiel tiu en la numero 4:2008) kaj la verkon "Historio de la esperanta literaturo", ĵus distribuitan al la afrikaj mendintoj.

La seminarion ĉeestis pli ol duono el la sesdeko da gekongresanoj, venintaj el Benino, Burundio, Centrafrika Respubliko, Kongolando, Madagaskaro, Togolando. Profesoro Silfer estas la sola alikontinentano en la kongreso.

La preparon de la seminario subtenis Kultura Centro Esperantista el Svislando.

[HeKo 588 6-B, 23 dec 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0210 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0626 s s