Esperanta Civito

HEL-represo jam duone vendita


Post ses semajnoj estas jam vendita duono de la stoko el la represo de "Historio de la esperanta literaturo", verkita de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

La represo estis disponebla por la publiko meze de novembro 2015, kaj la vendoritmo evoluas tre kontentige, eble ankaŭ ĉar Universala Esperanto-Asocio ne (re)mendis la libron, ekde septembro elĉerpitan en Roterdamo: tial individuoj kaj lokaj libroservoj provizas sin rekte ĉe LF-koop, la eldonejo. Estas pozitive ke s-ro Ionel Onet kontribuas al la malfortigo de distribua monopolo kiu (vole nevole) karakterizas Esperantion, profite al la asocio lin dunginta.

Plej multe da ekzempleroj (super dudek) vendiĝis en Belgio, Francio, Italio, Pollando kaj Svislando. Ankoraŭ multaj menciitaj aŭtoroj ne eluzis sian rajton mendi duonpreze unu ekzempleron.

Favoraj recenzoj kaj/aŭ intervjuoj pri HEL ĝis nun aperis en "Beletra Almanako", "La Ondo de Esperanto", la itala "L'esperanto", la sveda "La Espero", revuo "Esperanto" kaj periodaĵoj de LF-koop.

La preskaŭ 800-paĝa volumo estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 589 1-B, 30 dec 15]

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
Estas tre bedaŭrinde, ke la libroservo de UEA rifuzis plurfoje (re)mendi ekzemplerojn de la libro; tiel ĝi malfavoras siajn klientojn, arbitre trovas pretekston por ne citi la verkon en la rubriko "Laste aperis" kaj entute bremsas la kulturon, devigante la interesiĝantojn al aliro de aliaj kanaloj malpli al ili kutimaj aŭ, kio bedaŭrinde ja okazas, al rezigno pri aĉetado. Mi tre bedaŭras ĉi tiun bojkoton, kvankam mi faris eĉ proprakostan financan proponon por ĝin ĉesigi.

La eldonejo (LF-koop) komentarias:
La manko de (re)mendo fare de s-ro Onet damaĝas UEA-klientojn kaj ofendas UEA-membrojn (unuavice profesoron Minnaja), sed ne influas negative al niaj vendoj. Certe ene de tiu Asocio necesas klarigo pri la konduto de ties dungitoj, sed tio ne estas afero nia.

Gazetara Komuniko de UEA n-ro 589:
La tri plej furoraj verkoj en Lillo estis:
1) "Feliĉas ĉiuj" de Clara Sancricca (teatraĵo), 120 ekzempleroj venditaj;
2) "Internacia Kongresa Universitato 2015" (lekciaro), 87 ekzempleroj venditaj;
3) "Historio de la esperanta literaturo" de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, 53 ekzempleroj venditaj [42 en la kongresejo, 11 en la librovendejo].
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0493 s s 
  Total: 0.0642 s s