Esperanta Civito

Eblas kandidatigi por la nova Kortumo

La Forumo renovigos ĉi-jare la arbitracian instancon de la Esperanta Civito, okaze de la parlamenta sesio en Budapeŝto, komence de aŭgusto 2016. La mandato daŭras du jarojn.

Ĉiu eliranta (vic)membro de la Kortumo estas aŭtomate rekandidatigita, se li/ŝi ne anoncis sian definitivan retiriĝon antaŭ Novjartago 2016.

Ĉiu forumano rajtas kandidatigi civitan(in)o(j)n: necesas la skriba konsento de la koncernato. La proponoj estas komunikendaj al la adreso de la Konsulo, ĝis la 14a de aprilo 2016. Ne eblas kandidatigi membron de la leĝodona aŭ de la ekzekutiva povo, krom se la koncernato samtempe demisias de la Parlamento, respektive de la Kapitulo.

La baloto estos sekreta, sed povos okazi ankaŭ per poŝto. La tri kandidatoj kiuj ricevos pli da voĉoj iĝos kortumanoj, la du tuj sekvaj iĝos vickortumanoj.

Marie-France Conde Rey, konsulo

[HeKo 589 9-C, 9 jan 16]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0605 s s