Esperanta Civito

Akademio de Esperanto pri surogata alfabeto


Ĉi-semajne, 2007.01.29, en ĝoja kaj malĝoja festo pri la 25 jaroj de la unua Akademia decido pri niaj supersignoj, mi sendas al ĝia destino la sekvantan tekston, kiun mi skribis malĝoja kaj ĝoja por mia persona omaĝo al ĝia subskribinto: William Auld.

Post la ĝentila propono de HeKo, ke mi opiniu pri la lasta aprobita decido de la Akademio de Esperanto, mi vidis, ke mi estas ankaŭ petata doni mian penson pri la decido de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉar la propra Lingva Komitato rekonas, ke ĝia decido validas nur por oficialaj tekstoj de la Civito, kies agadon mi akompanas kun intereso, la Akademio de Esperanto plene respektas ĝian decidon kaj ĝin aplaŭdas.

Por ampleksi la tutan historion de nia Institucio ekde 1905, mi atente relegis la raporton pri la [tiama] Lingva Komitato, enhavatan de la Enciklopedio de Esperanto (HEA, 1979, p. 340-344) kaj mi konstatis, ke ĝi neniam publikigis decidon pri la supersignitaj literoj de nia lingvo, kvankam ĝi esploris pri ili. Sekve de tio, regule voĉdonitaj kaj senditaj al niaj revuoj estas nur du esploroj de la Akademio: tiu de la Cirkulero 132 de 1982.01.29, subskribita de William Auld, kaj tiu de la Cirkulero 248 de 2007.01.21, subskribita de Geraldo Mattos.

La Cirkulero 132 estas energia averto al tiuj, kiuj proponas daŭrajn novajn literojn por nia alfabeto, sed ĝi ne tuŝas la diversajn fremdajn alfabetojn, kiuj destiniĝas al aparte difinitaj publikoj, inter ili blinduloj kaj fonetikistoj. Modernaj komputmaŝinoj, cititaj en la dua alineo de lia teksto, certe estas maŝinoj, kiuj transportas la tekston de la ekrano al la papero kaj ili tute bone transskribas per niaj supersignitaj literoj. Tio do signifas, ke la aprobita decido de 1982 tute pretervidis la malfacilaĵojn, kiuj ekzistas ĝis nun por ilia skribo sur la ekrano kaj por la dissendo de retaj mesaĝoj, sed precipe por ilia ricevo. La Cirkulero 248 frontas la realan problemon de la uzantoj de komputilo por nia verda skribo. Mi scias kaj rekonas, ke multaj volas adoptigi nur la h-sistemon permesatan de la Fundamento, sed mi mem havas striktan interpreton, absolute literan: ĝi validas por presmaŝinoj de presejoj, kaj do ĝi estas destinata sole nur por tekstoj sur papero, kaj ne por antaŭpaperaj tekstoj! La neuzo de niaj supersignitaj literoj, aprobita en tiu dua Cirkulero, vere okazas nur en privata medio, ĉar por la publika intervenos apudkomputila presilo kun niaj normaj literoj. Tio do distingas la agokampojn de la du cirkuleroj kaj pruvas la bezonon de la dua. Mi povas do nun kompletigi la supran dueran liston: ... inter ili blinduloj kaj fonetikistoj kaj retanoj.

Se mi rajtas raporti pri persona sperto, mi unuafoje uzis komputilon en 1989 por la farado de infana vortaro, sed tuj komencis ĝin uzi ankaŭ por Esperanto. Mi devis demandi de la kreintoj de la programo de mi uzata, kiel mi povas aperigi niajn ses literojn. Ili respondis, kaj sur la ekrano aperis ses signoj, kiuj ege similis al ĉinaj ideogramoj (mi tamen ilin parkeris...), sed la presilo plene redonis al mi niajn belajn supersignitajn literojn...

La Akademio de Esperanto simple plenumis sian devon resti atenta al la necesoj de sia popolo.

(Geraldo Mattos, prezidanto de AdE)

[HeKo 322 8-A, 3 feb 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0568 s s