Esperanta Civito

Benczik pri "Concise Encyclopedia" en Budapesto

D-ro Vilmos Benczik estis la unua gasto en la literaturaj kafejoj de Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko dum la nuna jaro.

La fama profesoro, eldonisto de esperantlingva literaturo kaj tre aktiva esperantisto de siaj junaj jaroj, parolis pri la libro "Concise Encyclopedia of the Original Esperanto Literature", verkita de Geoffrey Sutton, konata (inter)lingvisto en Britio.

La publiko kun intereso aŭskultis lian aprezon pri la libro kaj fine de la prezento havis plurajn, konkretajn demandojn, ekzemple pri la diversaj periodoj de la apero de la verkoj kaj la historia fono de la libroj.

Kiuj pensis ke d-ro Benczik proponos komparan studon pri la verko de Sutton kaj la ĵusa "Historio de la esperanta literaturo" de Minnaja-Silfer, tiuj estis seniluziigitaj, ĉar tia komparo apenaŭ okazis. Ĉefa diferenco inter la du libroj estus, ke la anglalingva estis redaktita de profesia lingvisto, kaj pro tio ne nur esperantistoj povas ĝin legi kaj foliumi; dum la esperantilingva estas pli malfacile uzebla de tiuj kiuj ne scipovas nian lingvon.

La 30a literatura kafejo okazos 18 februaro 2016 kaj estos dediĉita al la libro kompilita memore pri Helmar Frank, kun sesdeko da eseoj de famaj esperantistoj, kiuj konis prof-ron Frank kaj lian aktivecon per esperanto. Kiel kutime prezidos c-ano d-ro György Nanovfszky.

[HeKo 591 6-B, 28 jan 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0555 s s 
  Total: 0.0694 s s