Esperanta Civito

Lingva Komitato pri Fundamenta interpreto


La Lingva Komitato de Esperantio okupiĝis pri la demando de surogataj alfabetoj pli frue ol la Akademio de Esperanto esprimus sin per propra decido pri la sama temo. HeKo raportis pri la decido de LK en sia n-ro 313 5-C, 23 okt 06. Inter nia decido kaj tiu de la Akademio estas kelkaj gravaj diverĝoj.

Unue, laŭ la celo de LK, ni respondis al demando nur pri la institucia lingvouzo, fare de la instancoj kaj aktistoj de la Esperanta Civito; dum la decido de AdE teorie efikus ankaŭ al la individua lingvouzo. Indas ĉi tie rememorigi, ke por LK esperanto estas la oficiala lingvo en difinita subjekto de internacia juro, dum por AdE tute ne ekzistas homogena konduto. Se fakte la prezidanto parolas pri la esperanta popolo, lia sekretario jam neas pri la ekzisto de esperanta popolo, kaj difinas esperanton "internacia planlingvo", eĉ ankoraŭ planebla.

Due, LK distingas inter alfabetoj (abocoj) kaj signosistemoj (stenografa, morsa, brajla...). AdE ne distingas inter la du nocioj.

Trie, manke de tiu distingo, AdE (aŭ ĝia oficiala proparolanto) opinias ke la rekomendo en la Fundamento koncernas nur la uzon en presejoj. Male, LK opinias ke ĝi etendiĝas al ĉiuj terenoj de alfabeta skribo, kie mankas literoj kun supersignoj: analoge al la germana, kie ä, ö, ü iĝas ae, oe, ue ankaŭ en la teksto de telegramo transkodota aŭ transkodita, en esperanto oni tradicie skribas ch, gh ktp ankaŭ por telegrafi.

Kvare, AdE opinias ke la nuna cirkulero 242 ne kontraŭdiras la iaman cirkuleron 132. Male, LK opinias ke estas kontraŭdiro inter la pozicio esprimita de c-ano William Auld en 1982 kaj la nuna.

Kvine, la decido de LK estas unuanima. Tiu de AdE ne: 12 akademianoj el 45 ne aprobis aŭ rekte kontraŭis ĝin.

La publiko komparu la tekstojn kaj libere opiniu, kiu pravas.

(Giorgio Silfer, Lingva Komitatano)

[HeKo 322 9-A, 4 feb 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0183 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0627 s s