Esperanta Civito

SAT-Amikaro survoje al malfondo?


Ĉi-monate SAT-Amikaro referendumas pri sia eventuala malfondo. La alternativo estas renovigi la statuton, rezigni pri la jara kongreso (ja neniu invitis ĝin post 2013), ĉesigi la gazeton La SAGo (kiu jam ne aperas), ne ĝisdatigi la retejon; plu ekzistus nur libroservo, ioma eldonado, minimuma administrado.

La krizo de SAT-Amikaro krevis post longa inkubacio: ankoraŭ fine de la pasinta jarcento la "franclingva sekcio" de Sennacieca Asocio Tutmonda estis tute vigla, certagrade eĉ pli ol la landa asocio UEA-dependa. En 2015 pluraj komitatanoj demisiis, kaj restis nur triopo: Philippe Stride, Vito Markov kaj Guy Martin. La asocia organo, dum jaroj bunta kaj interesa (ankaŭ danke al la bildstrioj de Serge Sire), definitive paneis. Nur la libroservo sufiĉe funkcias, danke al novaj helpantoj en la sidejo.

La tuja morto de SAT-Amikaro longigus la agonion de SAT mem. Eblus funkciigi franclingvan grupon ene de la poresperanta fako de SAT. Sidejo, libroservo, mono iĝus posedaĵoj de SAT. Konsekvence SAT (kies kongreso okazos en Hercbergo ĉi-jare) ricevus ioman elanon. Sed ĝis kiam?

SAT-Amikaro kovras teritorie ankaŭ Valonion kaj Romandion. En ĉi-lasta ĝin reprezentas Mireille Grosjean.

[HeKo 592 5-A, 6 feb 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0757 s s 
  Total: 0.0921 s s