Esperanta Civito

Nimubona el Burundio: AfrES estas atuto

Prezidanto de la paktinta establo SIPU, Frederiko Nimubona kunlaboras en la organizado de AfrES 2007 en Buĵumburo. Ĉu li povas rakonti pri la preparado de la seminario?

Jes, Societo Internacia por la Paco Universala estas preparanta la duan Afrikan Esperantologian Semajnon, kunlabore kun d-ro Giorgio Silfer kaj KCE; la partoprenontoj en la seminario studas rete per prepara kurso, plie ĉiu seminariano regule ricevas informojn necesajn pri la dua AfrES.

Kio instigis vian societon aliĝi al la Pakto por la Esperanta Civito?

Ni aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito danke al la enhavo de la Pakto. Plie, esperanto estas nia laborlingvo; sekve ni laboras por la starigo de Esperantio.

Kiel la homoj ricevis la novaĵon pri la aliĝo de SIPU al la Pakto kaj la organizado de AfrES en Burundio?

La homoj ĝoje ricevis la novaĵon pri la aliĝo de nia organizo al la Pakto kaj organizado de la dua AfrES en Burundio.

La Forumo esprimis aprezon por la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo, kiun ankaŭ vi (kaj mi) subskribis, dum UEA silentas pri ĝi. Laŭ vi, ĉu tio povas signifi ke la Civito pli bone komprenas afrikanojn ol UEA komprenas?

Certe, la Esperanta Civito komprenas ne nur afrikanojn, sed ankaŭ komprenas la ideojn de L. L. Zamenhof; tial oni ne povas kompari nun la Esperantan Civiton kun UEA, ĉar la strategioj de la Esperanta Civito pli bone respondas je la aspiroj kaj deziroj de afrikanoj ol tiuj de UEA.

Multaj jene diras: UEA-gvidantoj deklaris militon kontraŭ c-ano Gbeglo Koffi, ĉar li esprimis aliajn vidpunktojn pri la strategio en Afriko. Kion vi konsilus al la UEA-gvidantoj, por ke ili komprenu afrikanojn?

Mi ne kredas, ke UEA-gvidantoj deklaris militon kontraŭ c-ano Gbeglo; eble la kaŭzo de tio estas malkomprenemo kaj netoleremo. Mi konsilas al UEA-gvidantoj labori por la frateco kaj la justeco inter esperantistoj.

(intervjuis Adjévi Adjé, por "Afrikume" n-ro 4, januaro 2007) 

[HeKo 323 1-B, 5 feb 07]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0180 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0637 s s