Esperanta Civito

UEA kiel maljunulara sekcio de TEJO? Eblas!


Dum la raŭmisma revolucio trankvile antaŭeniras, tiel trankvile ke multaj eĉ ne rimarkas ĝin (des pli [mal]bone por ili), alia revolucio silente maturiĝas en Esperantio. Ĉi-foje ne ekster, sed en Universala Esperanto-Asocio.

Ni povus nomi ĝin "la revolucio de la volontuloj", kvankam la vorto estas misuzata ĉar tiuj volontuloj reale estas dumtempaj dungitoj, aŭ luksaj staĝantoj, kiuj ricevas (ne tro) malaltan salajron dum maksimume unu jaro. Kaj tiu salajro ne lasas profundan spuron en la financaj raportoj, ĉar la mono alfluas ne per la kotizoj de kvin mil esperantistoj, sed per unu aŭ alia fondusa kanalo pli-malpli kuplita al Eŭropa Unio.

Per multaj "volontuloj" nutras sin ankaŭ E@ I en Slovakio, kiu oficiale havas nur unu efektivan dungiton (la fondinton). Per "volontuloj" pli kaj pli funkcias TEJO: jen poliglota germanino, jen gaja latin-amerikano, jen geja polo, jen goja marokano... eĉ la prezidinto de TEJO, ĵus elpordigita (historie, elfenestrigoj okazas en Prago, ne en Varsovio) vane klopodis recikli sin kiel volontulon...

La fenomeno ankoraŭ ne atingis la dimension de la Monda Bahaa Centro en Hajfo. Imagu, ke iam en Roterdamo UEA posedus tri palacojn por loĝigi siajn volontulojn, ĉar okcento da homoj (plejparte el Usono kaj Persio) plentempe laborus de unu ĝis kvin jaroj. Kaj en Nieuwe Binnenweg ankoraŭ ne ekzistas interna nutraĵvendejo, kie la volontuloj sin provizas senpage, laŭ malperfekte komunisma ekonomio (malperfekta, ĉar neniam mankas varoj). La sistemo funkcias tiel: kiu foriros en oktobro, tiu en junio komencis trejni la novan volontulon pri sia tasko. Kaj aldone ekzistas efektivaj salajrajtoj, de ĝardenistoj ĝis oficistoj. Sciante ke bahaanoj ne rajtas ricevi subvenciojn de ekster la propra eklezio (pardonu: administracio), oni sin demandas de kiuj venas tiom da zakat' (pardonu: huquq'ullah). Religioj ne nur spirite riĉigas...

Revene al Esperantio, la mono alfluas el eksteraj subvencioj. Efektive la nuna junularo ŝajnas pli lerta en monakiro ol en proceduraj formalaĵoj: en la lasta IJK mankis la raportoj (ne eblis deŝarĝi la estraron) kaj la gvida instanco montriĝis ekstreme gracila -- el deko da certaj kandidatoj la estraro reduktiĝis je kvino, pro la rapida retiriĝo de unu post la alia. Sed ŝajno trompas, ĉar la financoj bone fartas, la volontuloj ne mankas kaj eĉ venos jura personeco. Kaj ankaŭ apud TEJO la junularo lertas pri "fund rising": vidu la kazon de Kosmo, gvidata de Francesco Maurelli.

Kio estas okazanta? Ĉu UEA de Klubo Kvinmil (kvin mil kotizantaj por garantii laboron al manpleno da mezaĝaj intelektuloj jam ekster la labormerkato) estas evoluanta al maljunulara sekcio de TEJO, surbaze de la "volontula" recepto? Kial ne? estus interese. Sed kun grandega inkognito: kio okazos, se la EU-instancoj fermos subite siajn kranojn? Estus malagrable morti soife sub la vana fekundo de l' ĉieloj.

Alia revolucio eblas.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 592 8-A, 9 feb 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0191 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0664 s s 
  Total: 0.0854 s s