Esperanta Civito

La kabinda demando koncernas Kongolandon


La kabinda demando estas ankaŭ parto de la kongolanda demando: tion konkludis la reprezentantoj de la Kabinda Respubliko, en hodiaŭa renkonto kun aliaj kongolandanoj ĉe la okcidenta legacio de la Esperanta Civito, en ĉeesto de nia Vickonsulo.

Ĉi tiu nova diplomatia perspektivo modifas la strategion de la kabinda diasporo, kaj kupliĝas al la transiro de la portugala al la franca lingvoareo, fiksita jam per la konstitucio promulgita 2 februaro 2011, laŭ la modelo de la Ĉarto de Sabloneto. Kabindo nuntempe celas eniri la Francophonie, laŭ sugesto delonge donita de la nuna Vickonsulo.

La renkonto analizis diversajn aspektojn de ĉi tiu geopolitika strategio, inkluzive de novaj ideoj pri investado en Afriko, surbaze de la teorio de "investissement équitable", proponita de Rolando Meerbergen. En la kunteksto, post la du supre menciitaj sugestoj, la Vickonsulo rolis kiel tagprezidanto en kunveno de kabindanoj kaj kinŝasanoj, specife el Malsupra Kongolando.

[HeKo 593 4-C, 16 feb 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0569 s s