Esperanta Civito

Memorlibro pri Helmar Frank prezentita en Budapeŝto


Literatura kafejo dediĉita al prof. Helmar Frank, en Landa Fremdlingva Biblioteko de Budapeŝto 18 februaro 2016, sub la gvido de d-ro György Nanovfszky, prezidanto de Fajszi Amika Rondo kaj vicprezidanto de Esperanta PEN-Centro.

Prof. Frank komencis sian aktivan sciencan kaj eldonan karieron jam kiel adoleskanto. Ekde sia infanaĝo li havis multflankajn interesojn, kiuj, krom lingvoj, tuŝis religiajn temojn, hindologion, fizikon kaj matematikon en la Stutgarta Universitato. Fininte la mezlernejan kurson li ricevis tutjaran stipendion de la franca registaro: tiel li aŭskultis famulojn, kiujn li admiros dum sia tuta vivo, nome Jean-Paul Sartre, Simone de Beauvoir, Frédéric Joliot Curie.

Li jam kunfondis la Geologian Asocion, kiu eldonis propran revuon, kaj estis jam konata profesoro, kiam li iniciatis Akademion Internacian de Sciencoj San-Marino (AIS) en 1979. Kiel science altkvalita universitato AIS invitas famajn profesorojn. En 2007, kiam Helmar Frank pro malsano lasis la prezidon, ĝi jam venigis prelegi pli ol sescent fakulojn el la tuta mondo.

Post la ĝeneralaj informoj c-ano Nanofvszky prezentis la memorlibron pri prof. Frank. Ĝi aperis okaze de lia 80-jariĝo en 2013, enhavante la kontribuojn de 57 aŭtoroj, pri 38 aktualaj temoj en 16 lingvoj sur 720 paĝoj.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 594 3-B, 24 feb 16]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0610 s s