Esperanta Civito

Kalocsay forpasis antaŭ kvardek jaroj


Honore al la kvardeka datreveno de la forpaso de Kálmán Kalocsay (1891[1911]-1976) festa rememoro okazis hieraŭ en Abajusanto, lia naskiĝa urbeto en la Tokaja regiono, ĉe la lokhistoria muzeo.

S-ino Adrienne Pásztor parolis pri la verkaro de Kalocsay kaj prezentis mesaĝojn de diversaj esperantistaj famuloj, interalie verkistoj István Nemere kaj Giorgio Silfer, de la Esperanta PEN. Post ŝia parola rememoro estis florkronado de la Kalocsay-busto kaj memortabulo. La ceremonion ĉeestis dudeko da personoj, inkluzive de kvar geesperantistoj el Miŝkolco.

Jen la mesaĝo de c-ano Silfer:

Ĝentila Sinjorino,
Vi demandas min pri penso okaze de la kvardeka datreveno de la morto de Kolomano Kalocsay. Sed Kalocsay estis legendo jam dumvive, kaj lia forpaso ne signifas multon, krom eble ke lia plej ŝatata kolego, Gaston Waringhien, restis sola por reeldoni Plenan Gramatikon kaj Parnasan Gvidlibron.

Kvardek jarojn poste ni daŭre sentas lian gravecon. Sufiĉas konsideri la atenton kiun dediĉas al Kalocsay la ĵus eldonita "Historio de la esperanta literaturo", de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Aparte impresas lia multflankeco, laŭ la titoloj de la koncernaj ĉapitroj: "Kalocsay, la poeto sen popolo: hungara limfo por universala sento"; "Kalocsay kiel lingva guruo: tradukarto, stilistiko, poetiko, gramatiko"; "La longa ondo post Literatura Mondo: nova vesto por renaskiĝinta Budapeŝto".

Mi konis persone Kolomanon Kalocsay, vizitante lin dufoje en lia hejmo. Li estis mense tre vigla kaj apenaŭ lacigebla. Eblas ne konsenti plene pri liaj ideoj, sed ne eblas dubi pri lia rolo en Esperantio, kie li estis kultura protagonisto.


[HeKo 594 7-A, 28 feb 16]









 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0580 s s