Esperanta Civito

Komuniko de LF-koop: akto 58


Akto n-ro 58


1. Kooperativo de Literatura Foiro akceptas la donacon de la proprieto de malgranda apartamento situanta en Ĉaŭdefono, en la kvartalo Helvétie.

2. Malgraŭ la oficiala transdono de la proprieto en formo de formala aĉeto, ĉiuj aktivoj kaj pasivoj de la proprieto restas ĉe la donacinto, ĝis la kompleta repago de la hipoteka ŝuldo.

3. Plenuminte la supran kondiĉon kaj gardante la proprieton, LF-koop cedos la posedon de la nemoveblaĵo al sia kolektiva kooperanto Esperanta PEN-Centro, kiu ricevos ĉiujn aktivojn kaj pasivojn tiel longe kiel ĝi havos almenaŭ unu kooperativan akcion kaj estos aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.

4. Por la plenumo de la proprieta transdono estas komisiitaj ges-roj Marc Hiltbrand kaj Perla Martinelli.

Aprobite de la Ĝenerala Asembleo de LF-koop, en Ĉaŭdefono, 28an de februaro 2016

[HeKo 594 9-B, 29 feb 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0590 s s