Esperanta Civito

Marta domflegado en Ĉaŭdefono


Fondumo Pro Esperanto kiel regio zorgas pri la domflegado ĉe diversaj konstruoj en Ĉaŭdefono dum marto 2016. La intervenoj okazas pere de c-ano Claudiu Doda kaj koncernas precipe la Privatan apartamenton en la Esperanto-Domo (proprieto de KCE), okaze de alterno de luantoj.

Krome majstro Doda okupiĝas ankaŭ pri la stato de la maŝinoj en la kuirejo de la Elfonesto, proprieto de LF-koop.

Kaptante la ŝancon de la ĉeesto de c-ano Stan Keable, profesie dominspektoro en Londono, hodiaŭ okazis detala kontrolo pri la aĉetata apartamento, administre asignota al la Esperanta PEN tra LF-koop. La raporto de FPEF estas pozitiva. La subskribo de la kontrakto estas planita por la fino de marto. Proponita nomo por la nova apartamento estas "La Pegonesto".

[HeKo 595 3-C, 3 mar 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0467 s s 
  Total: 0.0622 s s