Esperanta Civito

Kurso en KCE pri la esperanta teatro

Kultura Centro Esperantista proponas kurson pri "Historio de la esperanta teatro" en la Esperanto-Domo de Svislando, 11-15 julio 2016. Instruos prof. Giorgio Silfer, kunaŭtoro de "Historio de la esperanta literaturo". Efektive la skriba referenco de la kurso estos la ĉapitroj 11, 23, 27, 38, 49 de HEL: personoj kies lingva nivelo ne superas B2 prefere legu tiujn ĉapitrojn jam antaŭ ol veni al Ĉaŭdefono.

La kurso disvolviĝos matene, 8h45-12h15, kun paŭzo 10h15-10h45. Sed vespere okazos la projekciado de diversaj filmoj, bazitaj sur teatroprezentoj aŭ kinematografiaj raraĵoj: foje temos pri unikaĵoj, troveblaj nur ĉe LF-koop, kiu pruntos ilin al KCE por la okazo, ekzemple la filmo "Antaŭen" de Jacques-Louis Mahé. Restos sufiĉa tempo por agrablaj promenadoj en la ĵurasa regiono.

En la Esperanto-Domo eblos matenmanĝi, lunĉi kaj vespermanĝi ĉiutage: tri manĝoj tage kostas 35,- CHF (nun ĉ. 32,- EUR). Eblos tranokti en unu-, du- aŭ plurlita ĉambro. La prezoj varias inter 41,-  kaj 29,- CHF tage/persone. La kursokotizo estas 120,- CHF: ĝi inkluzivas la uzon de la didaktika materialo (ekz. HEL estas surloke pruntebla, same kiel PIV kaj aliaj vortaroj).

Pliaj informoj kaj aliĝoj: kce ĉe esperantio.net, kaj KCE, CP 311, CH-2301 La Chau x-de-Fonds, telefono (41)32 9267407.

[HeKo 595 9-B, 12 mar 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0573 s s