Esperanta Civito

La sombra magio de la nombro dek unu

Ĉu staras ankaŭ numerologo malantaŭ la masakroj kaŭzitaj de diversaj kamikazoj el islama deveno, diversloke en la mondo dum la nuna jarcento, precipe en Eŭropo?

Ni komencas per la 11a de septembro 2001: atenco al la Ĝemelaj Turoj en Novjorko, ĝis nun la plej sanga kaj ŝoka teroraĵo.

Ni daŭrigas per la 11a de marto 2004: atencoj en la fervoja sistemo de Madrido, ĉi-foje sen memmortigoj.

Sekvas la unua detruo de la sidejo de "Charlie Hebdo": nokto de la 1a de novembro 2011 = 1.11.2011. La posta atenco, multe pli sanga, kun pluraj murditaj personoj, okazas la 7an de januaro 2015.

Pli frue, suicidaj atencoj en la metropoliteno kaj busoj de Londono: 7an de julio 2005 = sep, sep kaj ankoraŭ sep (du plus nuloj plus kvin). La dato koincidis kun G8-kunveno en Edinburgo, cetere. Pliaj atencoj ripetiĝos la 21an (trioble sep).

Denove en Parizo, la pafado kontraŭ sendefenda publiko la 13an de novembro 2015. La nombro dek unu reaperas en la monato, sed ankaŭ en la distriktoj kie okazas la atencoj: unu, dek kaj dek unu (se legite de dekstre, laŭ la araba skribo: 11, 10, 1 (dek unu kaj dek plus unu).

Hieraŭ en Bruselo: 22an de marto 2016. Dudek du estas la duoblo de dek unu, kaj la atencoj estas du.

Kial gravas la nombro sep? Pro multaj kialoj kaj en pluraj kulturoj ĝi gravas, inkluzive de la judaisma kaj de la kristanaj. En la islamaj kulturoj ĝi specife rolas por la tiel nomata "korana lego": legi sinsekve la 1an, 8an, 15an, 22an ktp ĉapitron aŭ versiklon aŭ suraon.

Des pli gravas la nombro dek unu, baza por 99 (la nomoj de Alaho), sed ankaŭ kun aliaj specifecoj: interalie ĝi estas la sola entjero ne Harshad-morfa, en la tuta senfina nombraro, sed krome ĝi havas esoterajn signifojn (ankaŭ en kristanismo kaj laŭ pitagoranoj) kiuj rilatas ĉiam al la morto (triumfa, glora, kronita aŭ ne).

Ofte la atencoj de la islamistoj okazas tuj post la mortigo aŭ la aresto de unu el la murdistoj: tiel por Londono kaj nun en Bruselo. Foje ili okazas laŭ pli evidenta venĝocelo, kiel kontraŭ Charlie Hebdo. Tiuj diversaj elementoj kombiniĝas kun kurioza sinsekvo kiu suspektigas pri numerologio. Se estas tiel, eblus proksimume (aŭ eĉ precize) antaŭvidi la venontajn atencojn. Ankaŭ ĉar ĝis nun ni aplikis numerologion al la tempo, sed eblas apliki ĝin eĉ al la spaco.

Estas pli trafe kondolenci al la familioj per klopodo kompreni la mekanismon de la murda psiko ol nur omaĝi al la viktimoj per laŭcirkonstanca oracieto.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 596 6-A, 23 mar 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0477 s s 
  Total: 0.0632 s s