Esperanta Civito

UEA: ĉu 100-jara aŭ 60-jara?


En intervjuo lastatempe aperinta en "La Ondo de Esperanto" mi asertis ke la nuna UEA estas Internacia E-Ligo rebaptita kiel UEA. Eĉ pli ĵuse, ekflamis polemiko inter s-roj Osmo Buller kaj Gunnar Gällmo pri la aĝo de UEA: laŭ unu baldaŭ centjara, laŭ alia nur sesdekjara.

Se temus pri damo, mi silentus pri la aĝo. Sed pri asocio oni rajtas paroli. Historie, sub la sama nomo ekzistas du malsamaj societoj. La unua (UEA 1) estis formale fondita fine de aprilo 1908 en Ĝenevo. La dua (UEA 2) rezultis el interkonsento en Berno (julio 1947), kiu antaŭvidis la kunfandon de IEL kaj UEA 1. Sekve UEA 1 jure ĉesis en 1948, tuj post reformo de la statuto de IEL, kaj la proprietoj de UEA 1 transiris al UEA 2.

Notu bone la diferencon: UEA 1 fontis el la kunfondo fare de kelkaj aŭ pluraj individuoj. UEA 2 originis el la kunfando de du kolektivaj subjektoj de longe ekzistantaj kun propraj juraj personecoj: IEL (ekde 1936) kaj UEA 1 (ekde 1908). Tiu kunfando egalis al ensorbo: IEL aneksis UEAn 1. UEA 2 estas do IEL kun ŝanĝita nomo. Komerce, oni dirus ke unu akiris la markon de alia (sed UK jam apartenis al IEL).

Historiografie UEA 2 apartenas al tute alia fadeno ol tiu de UEA 1. Ĉi-lasta estis certagrade praraŭmisma organizo, ideologie influita de Hector Hodler, Edmond Privat, Lazaro Ludoviko Zamenhof. UEA 1 strebis kunigi ne ĉiujn esperantistojn, sed ĉiujn esperantismanojn: fakte ĝin faciligis la enhava kontraŭdiro inter la unua kaj la kvina artikoloj de la Deklaracio pri Esperantismo, 1905. Oni rajtas aserti, ke UEA 1 ne estis politike neŭtrala, nome politike indiferenta. Kaj eĉ ke, dum vivis jam UEA 2, Universala Ligo estis ideologie pli proksima al UEA 1, ol la samnoma asocio!

Male, IEL havis siajn antaŭulojn unuflanke en la reprezenta sistemo de lokaj societoj, aplikita unuafoje en UK 1911, kaj aliflanke en la Centra Oficejo de la landaj societoj en Parizo. Tiu loza kunordigo de landaj asocioj, post la secesio de la laborista movado en UK 1921, evoluis al la Konstanta Reprezentantaro kaj al la unua kontrakto kun UEA 1: la interkonsento de Helsingforso, 1922. El tiu interkonsento, kiu antaŭvidis komunan kupolon (paritetan inter UEA 1 kaj la landa asociaro), en 1932 oni transiris al la projekto de Internacia Esperanto-Federacio, kies realigon evitis la interkonsento de Kolonjo, kiu signifis la finon de la paritetecon inter UEA 1 kaj la landa asociaro (kiuj fakte rapidis forĵeti Edmondon Privat el la estraro, jam en 1934). La krizo de reĵeto kiu sekvis el la kolonja grefto (grefto, ne kunfando) kondukis al la fondo de IEL.

Konkludo: UEA estas nek 100-jara (ĉar tiu UEA formale mortis en 1948) nek 60-jara, sed 70-jara. Sian jubileon ĝi devintus festi la 18an de septembro 2006. Kaj Buller kaj Gällmo malpravas, kvankam la svedo nur kronologie, dum la finno ankaŭ jure. Sed per oportuna kondicionalo eblas reeniri en la veron: en aprilo 2008 UEA estus centjara...

(Giorgio Silfer, membro de Instituto Dietterle)

[HeKo 323 5-B, 9 feb 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0574 s s