Esperanta Civito

Esperanto en la 10a Teatrofestivalo de Turkio


Laŭ invito de la Turka PEN-Centro, nia literaturo ĉeestos unuafoje la Internacian Teatrofestivalon en Ankaro, kaj probable unuafoje kulturan festivalon en Turkio entute.

Morgaŭ vespere c-ano Giorgio Silfer parolos pri la originala esperanto-teatro en Cafe Ludens, avangarda salono en la turka ĉefurbo. Enkondukos Tarik Günersel, mem aŭtoro kaj aktoro.

La vespero donos la okazon prezenti al klera neesperantlingva publiko la verkon "Historio de la esperanta literaturo", konsidere precipe pri nia dramaturgio.

La interesiĝo pri nia kulturo en Anatolio, ĉe turklingvaj kaj ĉe kurdlingvaj verkistoj, estas perata de la koncernaj PEN-centroj. Kun ili c-ano Silfer havos ankaŭ interŝanĝon de ideoj, kun specifa pritrakto de la geopolitika situacio en la regiono.

La 11an de aprilo similaj renkontoj ripetiĝos en Istanbulo, ĉiam sub la egido de la PEN-klubo.

(HeKo 597 5-B, 5 apr 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0867 s s 
  Total: 0.1002 s s