Esperanta Civito

Nova peresperanta entrepreno en Brazilo

Fabrício Valle elektis la hodiaŭan daton, nome la Tagon de la esperantaj pioniroj, por anonci sian novan entreprenon, en partnereco kun alia brazila esperantisto, Paulo Lima, kun kiu li jam kunlaboris ĉe la eldonejo Zamenhof Editores.

Ilia entrepreno okupiĝos pri lingvoinstruado (ne nur nia lingvo), eldonado (precipe lernolibroj), librovendado kaj retaj sistemoj. Ĉu do unu plia burĝono sur la branĉo de la eta entreprenumo, kiu pli kaj pli prezentas sin alternative al la malnova Esperantio, sed samtempe klopodas fideligi ĝin klientare?

"Ni laboras por la ideoj kiuj prezentiĝas sub la nomo <Reto Nova>. Temas pri reto malfermita, horizontala kaj roldistribua. La fundamenta principo de Reto Nova: Esperanto estas laborlingvo. Ni altege taksas la agadon per la lingvo, kvankam ni rekonas la valoron de la agado por la lingvo" klarigas s-ro Valle.

Tamen lia klarigo fariĝas pli komplika, ĉar "en Reto Nova estas nur du specoj de asocioj: ĉefmotoraj kaj lok-motoraj". Pri tio eblas legi en la du lastaj numeroj de la UEA-organo de li redaktitaj. 

Kio pri la Esperanta Civito en la vizio de Valle kaj Lima? "La Esperanta Civito ne estas absurdaĵo. Mi simpatias al la ideo kaj kredas, ke ĝi povos iam fariĝi subjekto de internacia juro" deklaras Fabrício Valle, aldonante plian komplimenton: "La ideo tamen estas tre avangarda kaj por ĝin kompreni oni devas havi nociojn de internacia juro (relative nova lernobjekto), sociologio, historio, politiko. Ne estas afero por amatoroj. Mi legis artikolon de Silfer reage al artikolo de iu hispana juristino kaj tute konsentas pri la ideo, ke internacia juro estas konstruata tra la historio kaj oni ne povas juĝi la Esperantan Civiton laŭ tio, kio jam ekzistas en internacia juro, ĉar la ideo de E-civitaneco estas tute nova rilate tiun "novan" lernobjekton. Krome, tute prava estas la komparo, ke multaj esperantistoj juĝas la Esperantan Civiton kiel multaj lingvistoj juĝas esperanton. Temas pri la sama antaŭjuĝemo. Mi aldonas, ke same kiel la E-movado bezonas pli efikajn metodojn por diskonigi esperanton, la Civito bezonas pli efikajn metodojn por diskonigi sian aferon."

Bondeziron al la nova entrepreno en Brazilo.

[HeKo 598 1-A, 14 apr 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0579 s s