Esperanta Civito

Sukcesa naturamika seminario en Malago

La delegitoj de la naturamikaj federacioj de Francio, Hispanio, Italio kaj Svislando renkontiĝis en Malago 16-17 aprilo 2016 por interna seminario pri la naturamikaj domoj. Por Hispanio ĉeestis Esperanta Naturamikaro, kiu havas lokajn sekciojn en Andaluzio kaj Kanariaj Insuloj, kaj ankaŭ partneran societon en Asturio. ENa aktivas ankaŭ transnacie, dum la aliaj sekcioj nur naciskale. Por ENa partoprenis la kunvenon gec-anoj Julio Herrero (prezidanto), Perla Martinelli (sekretario), Andreo Lago kaj Giorgio Silfer (revizoroj).

La seminario analizis la ĝeneralan situacion de la domoj: ili estas 817 en dudeko da landoj, el kiuj plej gravas Germanio (377), Aŭstrio (169), Svislando (75), Pollando (62), Francio (55), Nederlando (21) kaj Finnlando (12). La ceteraj havas malpli ol dek (kiel Italio, kun sep), ses ne havas pli ol unu (inkluzive de ENa). Ekster Eŭropo ekzistas naturamikaj domoj nur en Usono, Ĉilio kaj Senegalio. Do la fenomeno estas preskaŭ nur eŭropa, kaj esence en germanlingvaj teritorioj. Kio pravigas la gravecon de la germana kiel laborlingvo.

Karakterizas la domojn ilia aparteno: ĝenerale ilin posedas ne landa federacio, sed loka sekcio. Krome, la domoj ne estas ĉiuj el sama kategorio: eblas distingi inter familia hejmo, libertempejo, kabano kaj rifuĝejo; kaj ekzistas ankaŭ tendaro. Tio igas tiun kapitalon de nemoveblaĵoj aparte disigita kaj malfacile kunordigebla.

La seminario studis diversajn ideojn, kiel la apogon al fondumo (tipan por Malago) aŭ la akcian Auffang-societon (eksperimentatan en Svislando). Ĝi ellaboris proponojn de subsidua, konsorcia kunlaboro, ekzemple Google-kalendaron. Ĝi profundiĝis pri la interagado klienteco-membreco, pri la klasado de la domoj, pri la formado de la domestroj, pri la interesoj de la junularo.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 598 3-B, 17 apr 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0567 s s