Esperanta Civito

La ferma tago de Osmo Buller

Koincidas kun la hodiaŭa tago de nefermitaj pordoj en la sidejo de UEA la lasta tago de dungiteco de s-ro Osmo Buller, kiu ekde morgaŭ ĝuos sian nederlandan pension. Efektive fermiĝas epoko: ne nur ĉar nova direktoro stiros la Centran Oficejon, sed ankaŭ ĉar restos eble nur la libroservestro, el la stabo kiu formiĝis ankoraŭ en la pasinta jarcento, stabo kies duonigon proponis estrarano Hans Bakker en 1995, sen sukceso.

Oni devas reiri al Hans Jakob (1891[<1909]-1967) por trovi UEA-direktoron kiu havis pli konfliktan situacion kun sia estraro. Efektive ankaŭ Osmo Buller estis akuzita pro (milda) malversacio, sed en 2006 Renato Corsetti kovris lin: kaj la Komitato ilin absolvis. Tute alia estis la sorto de Hans Jakob, kiu suferis pro vera proceso kaj kies heredantoj estis devigitaj pagi sumon al UEA.

Ĝuste inter Buller kaj Corsetti krevis la plej grava konflikto, kiu kondukis al la maldungiĝo de la finno tuj kiam la italo iĝis prezidanto (aŭgusto 2001). Sed jam antaŭe la rilatado kun prezidanto Enderby ne estis idilia, kaj post la maldungiĝo estos decide opozicia, precipe tra "Libera Folio", almenaŭ ĝis kiam lia redungiĝo senprajmigos la retgazeton de Kalle Kniivilä.

Sed la voĉoj kontraŭ la administra kompetenteco de Osmo Buller leviĝis ankaŭ poste: precipe en 2011, kiam ekis eĉ kampanjo por maldungi lin. Pli frue (2010) kun aritmetika forto lin kritikis Martin Schäffer. Fakte tiuj jaroj estis aparte malfeliĉaj por lia lucideco: dementoj pri aserto lia, aŭ denuncoj pro kalumnio lia, aŭ lia spuremo de propeka kapro karakterizis la aĝon kiun Seneko satire difinus la "apokolokinta". La vera problemo en la konduto de Buller dum tiuj jaroj nestas en lia nekapablo resti en la limoj de la klaŭzo fiksita en la redunga kontrakto de 2004, laŭ kiu la plej konvena respondo al demando pri lia opinio rilate strategian temon devus esti nur: "la direktoro ne opinias". Tiel sagace al la Komitato li respondis nur unu fojon, tute komence, post demando de Amri Wandel.

Sed ĉu, spite al taktikaj mispaŝoj, Osmo Buller alportis almenaŭ strategiajn sukcesojn al sia dunginto? Ŝajnas ke ne. Li situas (kvankam ne ĉiam sola) malantaŭ la malbonigo de la rilatoj kun multaj subjektoj: UEA tiel spertis sian perdon de la afrika Esperantio, la rompon kun Esperanto-Radikala Asocio, la riskon de konflikto kun Kosmo, la malfaciliĝon de la rilatoj kun TEJO, la akriĝon de interpersonaj problemoj, eĉ UEA-kampanjon kontraŭ Roterdamo mem, dum Buller kunresponsis pro la Roterdama UK, ktp. Ne hazarde, kiam la Kapitulo de la Esperanta Civito invitis la Estraron de UEA al renkonto, la ĝenerala direktoro ne estis invitita. Kaj, laste sed ne balaste, post komenca pliboniĝo de la membrostatistiko je lia redungiĝo, la Buller-terapio pruviĝis ne efika: la membraro plu ŝrumpadis.

Bonvola klarigo pri la eraroj de Osmo Buller situas en la fakto, ke kulturpolitike li restis en la pasinta jarcento, eĉ antaŭ la falo de la Berlina Muro. Tial, ekzemple, li ĉampionas kontraŭ perretaj balotoj; li sentinelas kontraŭ la malsovetigo de la elektoj al la estraro; li ne bremsas la spekulacion dum UKoj, malgraŭ la individuaj protestoj, precipe tiu de Yves Bellefeuille; li insistas pri la UN-subalterneco de UEA; li fiaskas en la kunordigo de la informado (filmĵurnalo ĉiumonate, reta jarlibro); li ne aktualigas kaj vervigas la delegitan reton kongrue al la novaj tempoj. Kaj, memkompreneble, li rezistas kontraŭ la sendependiĝo de TEJO.

Ĉu sinjoro Buller meritas tiom da atento? Li ja ricevis eĉ pli en la broŝuro de Koffi Gbeglo "Sub la verda bluzo". Vi miskomprenis: ne al li ni dediĉis nian atenton (post jardeko li estos unu plia forgesito el la roterdama Moleĥo), sed al la nova ĝenerala direktoro, kun la espero ke ŝi evitos tiom da eraroj dum sia (sincera bondeziro niaflanka) ne ĝispensia posteno.

[HeKo 600 1-A, 30 apr 16]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0570 s s