Esperanta Civito

Festo de la Laboro por la nuna jarcento

Ĉu la Unua de Majo estu festa tago nur por la dungitoj? Certe ne, ĉar tiel ĝi ne havus sencon en sovetia epogo, kiam ĉiu principe estis dungita de la ŝtato.

Ĉu la Unua de Majo estu festa tago nur por la laborista klaso? Ankaŭ ne, krom se ni akceptas la mesaĝon en la filmoj de Luis Buñuel, laŭ kiu la burĝaro ne laboras; sed tio signifas konfuzon kun alies "diskreta fascino", tiu de la aristokrataro.

Ĉu al senlaboruloj (kiuj nombre superas laborulojn multloke) festa paŭzo ne sonas rikane, ene de jam frustriga paŭzego? Kia estus la loko por la studentoj en la Unua de Majo? Kaj por la pensiuloj? Kaj por la individuaj entreprenuloj?

Ne havas plu sencon celebri la Feston de la Laboro laŭ la ideologiaj kriterioj de la pasinta jarcento, kun socioj kie la unua sektoro ne okupas sepdek, sed nur kvar procentojn de la populacio; kie la dua sektoro forte regresis, precipe en la peza industrio; kie la labormerkato pli kaj pli terciariĝas. La pasinta jarcento, kiam ankoraŭ eblis revi pri ekonomio ne bazita sur la profito.

En la nuna jarcento festi la laboron signifu gardi rajton labori. Sed gardi tiun rajton signifas ankaŭ plibonigi ĝian kvaliton, la kvaliton de la laborkondiĉoj. Kaj plibonigi ilin respektante la medion, ĉar planedo sur kiu ni ne povus pli vivi estus ankaŭ planedo kie ne plu eblas labori.

En la nuna jarcento festi la laboron signifu ankaŭ proponi novajn ideojn por diversigi la produktivon: ĉar novajn postenojn oni kreas per novaj profesiaj figuroj.

En la nuna jarcento festi la laboron signifu dediĉi pli da atento al la malplej fortaj en la labormerkato, laŭ sekso (precipe virinoj), laŭ aĝo (precipe mezaĝuloj), laŭ etna aŭ rasa deveno.

En la nuna jarcento festi la laboron signifu sindikate batali kontraŭ la efektiva laborekspluatado, kiu en la mondo trafas ekzemple cent kvindek milionojn da infanoj -- multe pli terure ol milionojn da (almenaŭ iom) asekure garantiitaj mezaĝuloj en Eŭropo.

La nova maldekstro, aksita sur la disvolvo de civilaj rajtoj pli ol sur la klasbatalo, tion komprenas. En tia perspektivo ĝi festas la Tagon de la Laboro. La Kapitulo de la Esperanta Civito subtenas tion.

(Giorgio Silfer, Vickonsulo)

[HeKo 600 2-C, 1 maj 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0551 s s