Esperanta Civito

Grava kunveno de KALiFo en Bruselo


La Administra Komitato de LF-koop (KALiFo) havis ordinaran kunvenon hodiaŭ en Bruselo, ĉe la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito, sub la prezido de d-ino Perla Martinelli.

KALiFo pritraktis la situacion de la diversaj periodaĵoj de LF-koop. Specifan atenton altiris "Femina", kies adjudika mandato ĉesis per la numero 40. La posedanto (Feminisma Esperanta Movado) decidis transiri de papera al virtuala eldono, pri kiu zorgos FEM mem. La komerca rilato tiel ĉesas en perfekta amikeco.

Rilate al la gazeto "Heroldo de Esperanto" KALiFo diskutis pri la eldonado dum la nuna jaro, kaj pri la sekvaj aprobis unuanime la akton 59, kies enhavo estos prioritate komunikita al la kooperantoj.

La prezidantino anoncis ke la 12an de majo 2016 estos subskribita ĉe notario la kontrakto per kiu LF-koop aĉetas duan apartamenton en Ĉaŭdefono, konforme al la akto 58, jam diskonigita. La rentoj el tiu apartamento estas destinitaj al la subteno de Esperanta PEN-Centro, kiu estas kolektiva membro de LF-koop.

(HeKo 600 5-B, 7 maj 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0560 s s 
  Total: 0.0716 s s