Esperanta Civito

Honora UEA-membro plendas pri la slovaka UK


D-ro György Nanovfszky, kiel honora prezidanto de landa asocio kaj honora membro de UEA, esprimis sian profundan bedaŭron pro la fakto, ke la informiloj okaze de UK en Nitro forte suferos pro la nuna slovaka naciismo, kun nenia mencio pri la grava rilato inter tiuj teritorioj kaj la hungara historio, specife la ĉeesto de hungarparolantoj.

La plendo estis farita hieraŭ publike ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, tamen post la esprimo de ĝojo pro la kreskanta ĉeesto de hungaroj en la rangoj de la UEA-gvidantaro: li menciis diversajn nomojn, kompreneble unuavice la novan ĝeneralan direktoron en Roterdamo. Li forgesis la novan redaktoron de la UEA-organo, sed kompense ne mankis Stefano Keller, politika rifuĝinto en Svislando kaj eksa estrarano.

En sia alparolo eksambasadoro Nanovfszky ne tute diplomate raportis pri la interna situacio en Hungaria Esperanto-Asocio, kiu suferas laŭ lia deklaro pro ĉikanoj kaj atakoj fare de s-ro László Szilvási (ankaŭ honorita pasintjare per UEA-diplomo, ŝajne pro kompetento pri informado).

Laŭ informoj el diversaj fontoj, la nuntempa konflikto situas en pretendata repago de pluraj centmiloj da forintoj, pri kiuj la individuo kreditus dum la asocio tion negus. Sed efektive la konflikto naskiĝis jam en la pasinta jarcento, pro diverĝo en la strategia orientiĝo ene de la organizo.

(HeKo 601 4-A, 20 maj 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0607 s s 
  Total: 0.0776 s s