Esperanta Civito

TEJO vanigas la akordon Grosjean-Zebrowski?


La Komitato de TEJO estas voĉdonanta pri la kandidatiĝo de sia burundia landa sekcio okazigi IJKon en Rumonge dum somero 2017. Kiel konate, la samaj organizontoj de la eventuala unua afrika IJK rezignis pri Afrika Esperanto-Kongreso en 2016, pro la interna situacio en la lando.

Ne estas kutimo ke la Estraro konsultu la tutan Komitaton pri invito de IJK: sufiĉas la decido de la Estraro mem. Tio konfirmas la eksterordinaran situacion en Burundio.

"Ni havas demandon pri kunlaboro kun ILEI" rimarkigis Łukasz Zebrowski, prezidinto. "La propono pri jaro 2017 estis rezulto de konsultado kun ILEI, en kiu oni decidis ke ambaŭ eventoj (IJK kaj ILEI-konferenco) okazu unu post la alia en neforaj lokoj en Afriko. Ĉu, se TEJO decidus ŝovi sian kongreson en Afriko al alia jaro, tiam ankaŭ ILEI pretas fari la samon? Estas ja sufiĉe grava ke tiuj du eventoj okazu laŭeble kune, ĉar tio helpus al ambaŭ".

Kiel atentigis "Heroldo de Esperanto", efektive la TEJO-prezidinto estis malbone konsilata de s-ino Mireille Grosjean. La demando nun estas kiom la ambiciaj planoj de du personoj kongruas kun la interesoj de la respektivaj asocioj. Se TEJO ne akceptus la inviton al Burundio, ankaŭ la akordo Grosjean-Zebrowski vaniĝus.

(HeKo 601 7-A, 23 maj 16)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0566 s s 
  Total: 0.0724 s s