Esperanta Civito

Afrikanoj bojkotas la UEA-kongreson en Tanzanio?

Denove altiĝas la temperaturo ĉirkaŭ la kongreso kiun UEA strebas okazigi en Afriko, nun en Tanzanio, post la retiriĝo de roterdame fidelaj burundianoj.

Ŝajnas ke iu publika deklaro de vicprezidanto Stefan MacGill estas la lasta guto kiu elrandiĝis el la bovlo. Jen la reago de c-ano Koffi Gbeglo, nome de UETA. Verdire mankas la vidpunkto de la UETA-prezidanto, c-ano Prince Henry Oguinye; sed ĉar li gvidis la alon pli kontraŭan al UEA, dum c-ano Gbeglo ŝajnis la kunlaborema, oni rajtas dedukti ke la pozicio de Gbeglo trovas unuanimecon en UETA.

* * * * *

Ĉu vicprezidanto MacGill konscias kiom da mono la organizo de kongreso en Afriko kostas al UEA? Ĉu necesas dua sesa AKE? Kial ne sepa? Mi scias, ke li havis licencian diplomon. Ĉu li trapasis alian ekzamenon por havi saman diplomon? Certe li diros NE, ke tie li uzus propran monon kaj li tute ne ŝatus malŝpari vian monon. Kaj nun kial li malŝparas monon de UEA?

Kial tiom da malŝparo de mono por UEA? Eble tiajn malŝparemajn gvidantojn ŝatas la fortuloj de UEA, kaj ĝuste tial ili permesis al Osmo Buller malŝpari cent mil guldenojn en la poŝo de la respondeculoj de "Indiĝenaj Dialogoj".

La elekta komisiono bone atentu pri la homo, kiu, anstataŭ venigi monon al la kaso de UEA, nun malŝparigas ĝin por kongreso jam okazinta. ACE/UETA neniam povis tiom malŝpari, ĉar ili uzas propran monon, ne monon de asocio kies estrarano ili estas. Tial ACE/UETA certe ne povos kontribui mone al tiu "sesa" (bis) Afrika Kongreso de Esperanto, kiun certe ne partoprenos afrikaj esperantistoj nome de ACE/UETA. Dume, ACE/UETA rezervas sian monon por amase partoprenigi afrikajn esperantistojn en la oka AKE.

Kion ajn Stefan MacGill diros, ni jam okazigis la sesan AKE, ĉar ni afrikaj esperantistoj elpensis la terminon AKE. Stefan tute rajtas okazigi duan sesan AKE tiel malŝparigante monon al UEA. Neniu tion malpermesas al li. ACE/UETA pluiras sian vojon tute serena.

(Koffi Gbeglo)

[HeKo 602 6-A, 1 jun 16]

C-ano Mushosi Birindwa komentarias:
Ĉu UETA decidis bojkoti la kongreson en Tanzanio/Burundio? Mi nenion povas konfirmi, male ni ĉiuj subtenas la okazigon de tiaj eventoj sur nia kontinento. Kion ni kontraŭas, tio estas la numerado de la kongreso. Se ne malbonintence, kial AKE 6 povas okazi dufoje? Ĉu ne okazos konfuzoj, kiam en Tanzanio oni vidos nin surmeti niajn 6ajn afrikajn kongresajn T-ĉemizojn? Ni neniom intencas bojkoti la kongreson, sed jes UEA-anojn kiuj per kompliceco de iuj afrikanoj volas mem malsukcesigi la 7an afrikan kongreson.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0597 s s